Skip to main content

Tertremo en Japanio - Raportoj el Japana esperantisto

11an del marto - La plej granda tertremo en nia historio

La 11an de marto 2011
Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda tertremo en nia historio.

Kiel "stampi" biciklon el nilono

EADS, granda eŭropa firmao kiu laboras en la aerspaca sektoro kaj defendo, prezentis la unua biciklo en la mondo, kiu oni povas krei per si mem per procedo de "stampo" kiu uzas specialan materialon ĉefe el nilono.

Konata per la nomo "Airbyke" (Aerbiciklo), ĝi estas farita el materialo tiel rezista, ke estas komparebla kun ŝtalo, kaj ne bezonas bontenadon aŭ muntadon. Eblas konstrui ĝin laŭ deziroj de ciklistoj kaj ne bezonas alĝustigojn.

Neŭronoj komunikas inter si ankaŭ per elektraj kampoj

Du sendipendaj studaĵoj provis ekzistadon de nova komunikmmaniero de neŭronoj

(Trad. el artikolo de Kate Melville, Science A Gogo, 3a de feb. 2011)

 
Ekde ĉiam oni kredis ke neŭronoj (ĉeloj el cerbo kaj nerva sistemo) komunikas  nur per sinapsoj, interligaĵoj kiuj fizike kunigas unu neŭrono al la alia.
Sed teamo de esploristoj de Caltech (California Institute of Technology) malkovris ke neŭronoj ankaŭ komunikas per malfortaj elektraj kampoj. Tiu malkovro povus helpi nin kompreni kiel per fiziko naskiĝas la kono - sankta Gralo de neŭroscienco.

Malkovroj je konataĵoj

El ANSA, (itala) Asociita Nacia Agencio de Gazetaro

Naturaj pejzaĝoj malpliigas la doloron.
Studaĵo de Universitato John Hopkins pruva malpliigo de percepto

 

(ANSA) – ROMO, 22a de OKT. 2010 – Vidigi rilaksajn bildojn de naturo kun armoniaj sonoj povas malpliigi la percepton de doloro al pacientoj, kiuj eltenis kirurgiajn traktadojn. Tio estas pruvita per eksperimento farita de esploristoj el la Universitato John Hopkins. La esploristoj kreis du grupojn da pacientoj, kiuj eltenis biopsion de osta medolo: al la unua ili vidigis bildojn de Viktoria Akvofalo, al la alia ili vidigis homplenajn urbojn: la percepto de doloro de la dua grupo estis pli granda.

 

Autism: made in USA -- kun esperantaj subtitloj

Ĉi tiu estas la subtitolita versio en Esperanto de la plurfoje premiita dokumenta filmo Aŭtismo, farita en USONO. Temas pri filmo de Gary Null kiu rakontas veravivajn spertojn de iuj familioj kaj de iliaj infanoj al kiuj estas diagnozita aŭtismo, kun la celo esplori kaŭzojn kaj solvojn de la antaŭnelonga epidemio de aŭtismo.

Rigardante ĉi tiun dokumentan filmon, vi malkovros kiel estis ebla la malŝuldigo de multaj el la simptomoj en aŭtismaj infanoj kies historion oni rakontas; gravaj partoj fakte estas dediĉitaj al intervjuoj kun iliaj gepatroj kaj atestas ilia evoluadon, ilian regreson kaj iliajn plibonigojn akiritajn pere de biomedicinaj kuracadoj.

Ĝi estas filmo kiu deziras doni esperon, montrante ke kuracadi infanojn ne signifas preskribi drogojn, sed alfroni kaj korekti la originon de la problemo eliminante la toksinoj kiuj estas la ĉefa kaŭzo. Ĉi tiu video montras, ke la biomedicina interveno vere povas helpi al infanoj trafitaj de aŭtismo kaj, en kelkaj kazoj, sukcesi elimini preskaŭ komplete la simptomojn!

Ĉiuj gepatroj, eĉ tiuj, kiuj ne havas aŭtismajn infanojn, devus spekti la filmon ĉar la informoj kiujn oni ricevas per ĝi estas gravaj por ĉiuj: nia aero, niaj manĝaĵoj, nia akvo kaj nia tuta mondo estas malsanaj kaj niaj gefiloj portas ilian sekvon kaj ilian pruvon.

Ni ĉiuj devus ekhavi konscion pri tio kaj ĉesi foroferi niajn infanojn kaj iliajn vivojn.