Skip to main content

Kiel "stampi" biciklon el nilono

EADS, granda eŭropa firmao kiu laboras en la aerspaca sektoro kaj defendo, prezentis la unua biciklo en la mondo, kiu oni povas krei per si mem per procedo de "stampo" kiu uzas specialan materialon ĉefe el nilono.

Konata per la nomo "Airbyke" (Aerbiciklo), ĝi estas farita el materialo tiel rezista, ke estas komparebla kun ŝtalo, kaj ne bezonas bontenadon aŭ muntadon. Eblas konstrui ĝin laŭ deziroj de ciklistoj kaj ne bezonas alĝustigojn.

Ĉi produkprocedo potenciale revolucia estas konata kiel ALM ("Additive Layer Manufacturing", "Fabrikado per aldonaj tavoloj"). Ĝi ebligas fabriki produktaĵojn komencante de pulvoro el metalo (ekzemple titano, ŝtalo neoksidebla aŭ aluminio), nilono kaj plastiko plifortigita per karbono. Simila al koncepto de "printado 3D", la projekto de biciklo estis perfektigita per programoj kaj poste realigita per procedo kiu ekspluatas fortegan laseron "sintering1" kiu, aldonadante tavolo sub tavoloj fine kreas tutan biciklon.

La industriaj sektoroj en kiuj tia teĥnokogio estos eble uzata estas la sektoro aerspacia, de motoroj kaj meĥanika inĝenierio. Kelkaj studaĵoj montras ke la flugkompanioj povas ŝpari po ĉirkaŭ 3500$ da fuelo en la vivo de transportilo por ĉiu malplia kilogramo. Aldone estas la rilata redukto de eligoj da karbona monooksido.

La firmao deklaras ke tiu produkta procedo bezonas ĉirkaŭ dekonon da materialo, kiu alie estus necesa kun ordinara produktado, sen kalkuli la malpliigon de ruboj. Aldone, ĝi permesas produki rapide kaj ŝpareme per stampiloj kunpartigitaj en oficejoj, vendejoj aŭ domoj. Ĝi ebligus la produktadon de vicpecoj en malproksimaj landoj, plibonigante la provizadon dum operacoj humanecaj aŭ militaj.

Fonto: Kurzeilai (http://www.kurzweilai.net/how-to-print-a-nylon-bike)