El ANSA, (itala) Asociita Nacia Agencio de Gazetaro
Naturaj pejzaĝoj malpliigas la doloron.
Studaĵo de Universitato John Hopkins pruva malpliigo de percepto
(ANSA) – ROMO, 22a de OKT. 2010 – Vidigi rilaksajn bildojn de naturo kun armoniaj sonoj povas malpliigi la percepton de doloro al pacientoj, kiuj eltenis kirurgiajn traktadojn. Tio estas pruvita per eksperimento farita de esploristoj el la Universitato John Hopkins. La esploristoj kreis du grupojn da pacientoj, kiuj eltenis biopsion de osta medolo: al la unua ili vidigis bildojn de Viktoria Akvofalo, al la alia ili vidigis homplenajn urbojn: la percepto de doloro de la dua grupo estis pli granda.
Pri tio...
mi ne scias kion vi pensas, sed mi opinias tion: se necesas pagi tutan teamon da sciencistoj nur por fari tian esploradon, memevidenta por iu ajn menso kun komunuma saĝo kaj kapabla observi homan naturon*, tio signifas ke ni vere, vere estas en malbona stato.
*Jes, ja kiel maljuna Signorino Marple el "Onklino Agatha", kies sagaco superegus tiun de multaj famaj universitatoj. Kaj sen elspezi unu centimon por rafinitaj instrumentoj aŭ registrolibroj por laboratorio.
PS: tio memorigas min pri grava kongreso de arĥitektoj de pejzaĵo (jes, ekzistas ankaŭ tiaj), kiu okazis antaŭ kelkaj jaroj, en kiu tiuj eminentaj sciencistoj venis al (eksterordinaran/neantaŭvideblan/konfuzigan) konkludo... ke la naturo kaj peizaĵoj kaŭzas bonefikan efekton al la homa psiko.
Necesas ke oni estas magistriĝinta por fari gravajn eltrovojn, ja!
-Traduko: Cicciolinuks -
- cicciolinuks's blog
- Login per inviare commenti
- Versione stampabile
- Send by email
Commenti recenti
1 settimana 4 giorni fa
2 settimane 1 giorno fa
5 settimane 6 giorni fa
8 settimane 4 giorni fa
9 settimane 1 giorno fa
10 settimane 3 giorni fa
10 settimane 4 giorni fa
12 settimane 6 giorni fa
15 settimane 3 giorni fa
23 settimane 3 giorni fa