Ĉi tiu estas la subtitolita versio en Esperanto de la plurfoje premiita dokumenta filmo Aŭtismo, farita en USONO [1]. Temas pri filmo de Gary Null kiu rakontas veravivajn spertojn de iuj familioj kaj de iliaj infanoj al kiuj estas diagnozita aŭtismo, kun la celo esplori kaŭzojn kaj solvojn de la antaŭnelonga epidemio de aŭtismo.
Rigardante ĉi tiun dokumentan filmon, vi malkovros kiel estis ebla la malŝuldigo de multaj el la simptomoj en aŭtismaj infanoj kies historion oni rakontas; gravaj partoj fakte estas dediĉitaj al intervjuoj kun iliaj gepatroj kaj atestas ilia evoluadon, ilian regreson kaj iliajn plibonigojn akiritajn pere de biomedicinaj kuracadoj.
Ĝi estas filmo kiu deziras doni esperon, montrante ke kuracadi infanojn ne signifas preskribi drogojn, sed alfroni kaj korekti la originon de la problemo eliminante la toksinoj kiuj estas la ĉefa kaŭzo. Ĉi tiu video montras, ke la biomedicina interveno vere povas helpi al infanoj trafitaj de aŭtismo kaj, en kelkaj kazoj, sukcesi elimini preskaŭ komplete la simptomojn!
Ĉiuj gepatroj, eĉ tiuj, kiuj ne havas aŭtismajn infanojn, devus spekti la filmon ĉar la informoj kiujn oni ricevas per ĝi estas gravaj por ĉiuj: nia aero, niaj manĝaĵoj, nia akvo kaj nia tuta mondo estas malsanaj kaj niaj gefiloj portas ilian sekvon kaj ilian pruvon.
Ni ĉiuj devus ekhavi konscion pri tio kaj ĉesi foroferi niajn infanojn kaj iliajn vivojn.
Traduko: [email protected] [2] -- Subtitloj: Dusty
Eblas elŝuti altkvalitan dokumenton ĉe tiu ĉi [3] adreso.
Collegamenti:
[1] http://www.autismmadeintheusa.com/
[2] mailto:[email protected]
[3] http://urlin.it/1bc79