Skip to main content

blog di cicciolinuks

Tertremo en Japanio - Raportoj el Japana esperantisto

11an del marto - La plej granda tertremo en nia historio

La 11an de marto 2011
Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda tertremo en nia historio.

Kiel "stampi" biciklon el nilono

EADS, granda eŭropa firmao kiu laboras en la aerspaca sektoro kaj defendo, prezentis la unua biciklo en la mondo, kiu oni povas krei per si mem per procedo de "stampo" kiu uzas specialan materialon ĉefe el nilono.

Konata per la nomo "Airbyke" (Aerbiciklo), ĝi estas farita el materialo tiel rezista, ke estas komparebla kun ŝtalo, kaj ne bezonas bontenadon aŭ muntadon. Eblas konstrui ĝin laŭ deziroj de ciklistoj kaj ne bezonas alĝustigojn.

Neŭronoj komunikas inter si ankaŭ per elektraj kampoj

Du sendipendaj studaĵoj provis ekzistadon de nova komunikmmaniero de neŭronoj

(Trad. el artikolo de Kate Melville, Science A Gogo, 3a de feb. 2011)

 
Ekde ĉiam oni kredis ke neŭronoj (ĉeloj el cerbo kaj nerva sistemo) komunikas  nur per sinapsoj, interligaĵoj kiuj fizike kunigas unu neŭrono al la alia.
Sed teamo de esploristoj de Caltech (California Institute of Technology) malkovris ke neŭronoj ankaŭ komunikas per malfortaj elektraj kampoj. Tiu malkovro povus helpi nin kompreni kiel per fiziko naskiĝas la kono - sankta Gralo de neŭroscienco.

Malkovroj je konataĵoj

El ANSA, (itala) Asociita Nacia Agencio de Gazetaro

Naturaj pejzaĝoj malpliigas la doloron.
Studaĵo de Universitato John Hopkins pruva malpliigo de percepto

 

(ANSA) – ROMO, 22a de OKT. 2010 – Vidigi rilaksajn bildojn de naturo kun armoniaj sonoj povas malpliigi la percepton de doloro al pacientoj, kiuj eltenis kirurgiajn traktadojn. Tio estas pruvita per eksperimento farita de esploristoj el la Universitato John Hopkins. La esploristoj kreis du grupojn da pacientoj, kiuj eltenis biopsion de osta medolo: al la unua ili vidigis bildojn de Viktoria Akvofalo, al la alia ili vidigis homplenajn urbojn: la percepto de doloro de la dua grupo estis pli granda.

 

Condividi contenuti